Irizanjo 🌈
banner
irizanjo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy
Irizanjo 🌈
@irizanjo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy
Mi ŝatas ĉielarkojn. Konto nur en #Esperanto

Bunto estas mia plej ŝatata koloro #TeamoBunto

[bridged from https://esperanto.masto.host/@Irizanjo on the fediverse by https://fed.brid.gy/ ]
Hodiaŭ mi programis ĝin por facile ŝalti kaj malŝalti vortarojn.
October 4, 2025 at 8:22 PM
Mia liverado troviĝis apud la lifto, sur la teretaĝo. La liveristo malaperis.

Iel mi sukcesis transporti la kradkestojn supren, per ses ŝtuparoj.

Nun ĉio doloras al mi kaj mi ne povas dormi ĉar mi havas muskolspasmojn pro la trolaboro.
July 27, 2025 at 1:03 AM
Danke al la tujelsendo de @persi mia kato ĝojas.
July 22, 2025 at 7:32 PM
[spinaco-supo]

Mi ne sukcesis trovi precizan foton sed laŭ mi ĝi aspektas ĉi tiel. La verdaj folioj ne estas spinaco en la foto, sed imagu ke ĝi ja estas kaj ke la koloro estas pli verda ol bruna. En mia versio ankaŭ estis du aŭ tri etaj pecoj de terpomo.
July 14, 2025 at 3:27 PM
@jubiloEO sukeraraneo aŭ sukerŝpinaĵo. Mi nun kredas, ke ĝi venis de la vorto 'ŝpini' ĉar tiu plej senchavas. Tamen, la vorto por 'ŝpini' kaj 'araneo' nederlande ambaŭ estas 'spin', do kiel infano, mi kredis, ke ĝi estis araneaĵo. El sukero. Farite de sukeraj arenoj.
July 8, 2025 at 8:09 AM
@gabriandre feliĉe ili ne vere povas rigardi ene 🤣
January 18, 2025 at 10:53 AM
@anamuk foje. Mi ankaŭ ne havas tion, kaj oni ĉefe havas tion en malnovaj domoj por teni la temperaturon (Aŭ varme, aŭ malvarme)
January 17, 2025 at 2:49 PM