Irizanjo 🌈
banner
irizanjo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy
Irizanjo 🌈
@irizanjo.esperanto.masto.host.ap.brid.gy
Mi ŝatas ĉielarkojn. Konto nur en #Esperanto

Bunto estas mia plej ŝatata koloro #TeamoBunto

[bridged from https://esperanto.masto.host/@Irizanjo on the fediverse by https://fed.brid.gy/ ]
Reposted by Irizanjo 🌈
Testo-versio de la estonta PIV (la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto) nun estas libere alirebla ĉe "https://testo.vortaro.net".

La testo-versio neniel estas finita laboro. Restas ankoraŭ tre multe por fari.

La oficiala versio de PIV (PIV 2020) estas alirebla ĉe "https://vortaro.net".
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto - Redaktejo
La redaktejo de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto.
testo.vortaro.net
October 9, 2025 at 1:26 PM
Tuj antaŭ mi ekvojaĝis mi memoris enpaki ĉi tiun ventumileton. Nun estas varma en la trajno kaj mi ĝojas havi ĝin.

Lastatempe, mi multe bezonis ventumilojn por farti sufiĉe bone 😅
August 26, 2025 at 1:55 PM
La vetero denove varmiĝas, tamen, ĝis nun mi multe laboris pri senfatrisigado. Post la tineoj, la musoj, kaj la hejtilo-riparado, mi havis multe da ĥaoso, kaj ne bone povis plibonigi ion ajn. Mi komencis per forĵetado, kompreneble.

Mi ankaŭ faris ĉi tiun teston […]
Original post on esperanto.masto.host
esperanto.masto.host
August 12, 2025 at 8:17 AM
Mi iomete miras, ke mi ankoraŭ vivas.

Hodiaŭ mi ankaŭ laboris dum pli ol horo kaj instalis novan seruron en mia pordo.

#nepluterpomo
July 29, 2025 at 6:26 PM
Amiko de mi petis min fari ion pro li en Amsterdamo, do mi faris, kaj mi decidis iomete marŝi anstataŭ atendi la malfruan buson. Mi celis iri al la venonta haltejo, sed la buso tiam ankoraŭ ne venis. Mi paŝis pli kaj pli kaj preskaŭ hejme mi decidis […]

[Original post on esperanto.masto.host]
July 25, 2025 at 12:22 PM
Mi luktas pri bone manĝi ĉar mi luktas pri fari la manĝon. Mi spektis filmon je Jutubo pri 'kapsula kuirado' (simile al 'kapsula vestado', kiam oni havas nur kelkajn vestaĵojn kaj kombinas ilin), en kiu virino dum unu tago tranĉis legomojn kaj preparis […]

[Original post on esperanto.masto.host]
July 23, 2025 at 7:04 PM
Mi trovis apon, kiu kontrolas mian korbatadon kaj ian variaĵon de tio por mezuri mian korpan staton (specife, ĉu mi estas iel streĉita)

Ĝis nun, ĝi pravis, do mi vidu ĉu ĝi daŭre bone montras la streĉitan staton de mia korpo.

Ĉi tiu malbonfarto okazis […]

[Original post on esperanto.masto.host]
July 22, 2025 at 12:21 PM
Mi memoris, ke glikozo-sentilo ekzistas kaj nun volas havi ĝin. Ne dum longa tempo, nur kelkajn semajnojn por gvidi min al pli bona sanstato. Ĝi povas sciigi min kiam mia sangosukero malplialtiĝas. Estus pli bone ol sveni, laŭ mi.
July 21, 2025 at 5:04 PM
Mi hazarde pensis pri io el mia infaneco kaj nun sentas min iomete ŝokita. Mi kaŝos mian respondon (nu, mi provos, eble vi ja vidos), tamen, kiel, laŭ vi, aspektas 'spinaco-supo'?
July 14, 2025 at 3:22 PM
Hodiaŭ, mi iomete hazarde promenis ekstere kaj decidis trovi la trinkakvo-kranojn proksime al mi. Mi lastatempe lernis, ke oni instalis tiajn kranojn por ke homoj havu akvon.

Mi ĉefe trovis ilin ĉe parkludejoj, kaj kontrolis ĉiujn. Ili funkcias!
July 10, 2025 at 5:04 PM
Dum la poliglota kunveno, mi ĉeestis prelegon pri 'stenotipado' (tia speciala klavaro, per kiu oni rapide povas tajpi). Mi ege ŝatas klavarojn, kaj jam dumlonge interesiĝis pri stenotipado, do tuj pripensis lerni ĝin por Esperanto, sed tiu klavarŝablono […]

[Original post on esperanto.masto.host]
July 4, 2025 at 6:53 AM
Estas la naŭa vespere kaj mi suferas... 🥵
July 1, 2025 at 7:08 PM
June 8, 2025 at 10:09 PM
Foje, mi fartas iomete pli bone, kaj tuj poste mi pensas, ke ĉio denove kolapsas... Estas malfacile elgrimpi la truon en kiu mi restas.

Mia korpo ne sentas kiel mia korpo. Mi perdis tro da pezo. Mi pezas same kiel mi pezis kiam mi estis infano (45 kilogramojn). Mi ja ricevas nutraĵojn de mia […]
Original post on esperanto.masto.host
esperanto.masto.host
May 17, 2025 at 11:00 PM
Antaŭ semajno mi instalis novajn fenestro-kovrilojn ĉar mi forigis la tukojn, kiujn mi uzis kiel kurtenojn.

Ili bone funkcias!

#memzorgado #esperanto
February 1, 2025 at 9:15 AM
Ŝajne mi emas afiŝi pli da filmeroj...

https://youtube.com/shorts/SvJ8bDiEh7w

#esperanto #filmeto
January 20, 2025 at 7:02 PM
Mi denove faris filmeton: https://youtube.com/shorts/OFQkNkWvLnY
January 18, 2025 at 10:37 PM
Mi faris tian 'youtube short' (jutuban mallongaĵon?): https://youtube.com/shorts/4LEQH83o7kM?si=LPv2zWnjozBT8X1k

#esperanto
January 16, 2025 at 5:36 PM
Jesssss! Ludo denove okazos! Notu la datojn: 5-a ĝis 8-a de september 2025

Kaj aliĝu! 😄

https://ludo.events/eo/
Ludo
Notu la datojn! The venonta Ludo okazos: 5-a ĝis 8-a de september 2025 (en Esperanto) 12-a ĝis 15-a de september 2025 (en la angla) Se vi vere ludemas, vi eĉ povas plani vian vojaĝon por ĉeesti Ludon
ludo.events
January 13, 2025 at 9:57 AM
Mi ankoraŭ mem ne posedas la t- ĉemizon, sed iam... Iam mi monde...

https://www.redbubble.com/i/t-shirt/Bunto-estas-mia-plej-%C5%9Datata-koloro-by-tannie/45083061.M4A2N
December 16, 2024 at 6:13 PM
Mi trikis etan ĉapelon!
#triki #trikado #makegnomemistake
December 10, 2024 at 8:41 PM