Fanjo 😈
fanjo.bsky.social
Fanjo 😈
@fanjo.bsky.social
Eterna imperiestro de Esperantujo kaj Meksiko 🇲🇽
Jen mi kun la poetoj en la poemejo. Mi aspektas feliĉega, ĉar mi sentis min kvazaŭ en romano de Julio Cortázar (kaj eĉ estis argentinano en la rondo!)
June 24, 2025 at 12:24 PM
Mi liveris la provizaĵojn. Ne estis multaj, ĉar mi ne riĉas kaj mi devis marŝi tien. Mi kovris mian vizaĝon por ne esti rekonita. Estis ekscitige! Mi diris etan diskurson al la studentoj (mi estas eks-studento, mi admiras vin, daŭre batalu, ktp.) Kelkaj el ni neniam maljunas 😂
May 12, 2025 at 11:27 PM
Karaj esperantistoj helpis min elekti mian unuan tagmanĝon kiel sendependa virino: tuta pico nur por mi 💚
March 18, 2025 at 3:47 PM
Jen mapo de Hispanio, kiu montras la oftecon de mia patrinflanka familia nomo. Mi eble sentis nenion kiam mi vizitis Hispanion, ĉar mi ne vizitis Andaluzion. Mi certe iros tien la sekvan fojon.
February 8, 2025 at 4:53 PM
Laŭ ĉi tiu vortaro, "Esperanto" en la naŭatla estas "semtlaltikpatlajtoli" aŭ "lingvo de la Tero" 💚

sen (tuta) + tlali (tero) + ikpak (sur) + tli (substantivo) = semtlaltikpaktli (Tero)

tla (nedifinita objekto) + ijtoa (paroli) + li (substantivo) = tlajtoli (lingvo)
February 8, 2025 at 12:21 AM
Nur Mario Benedetti scias, kiel mi sentas min. Pardonu, oni ne traduku poezion.
February 3, 2025 at 4:08 PM
Ni igu Amerikon* bonega denove! Ni nomu ĝin Golfo de Fanjo en Esperanto!

*Abya Yala
January 22, 2025 at 5:47 PM
Li instruas al ni utilan rusan.
January 17, 2025 at 7:44 PM
Nun sur mia skribtabulo: Cypress, Minecraft-koordinatoj skribitaj de mia nevo, cirilaj literoj kaj nova desegneto de mia nevino (ŝi amas min 🥹)
January 4, 2025 at 4:00 PM
Pardonu, mi mensogis. Bedaŭrinde mi ne estas komitatano A en TEJO. Hodiaŭ estas la ŝercotago en la hispanlingva mondo. Mi kredis ŝercon je la 1-a de aprilo kaj promesis, ke mi venĝos. Dankon pro la gratuloj! 😂 Kiel ni diras: "Naivaj kolombetoj, kiuj permesis esti trompitaj!"
December 29, 2024 at 12:09 AM
Ĉiuokaze infanoj estas pli amuzaj kaj interesaj ol plenkreskuloj.
December 28, 2024 at 3:11 PM
Nun la temperaturo estas -2 °C. Jes, mi estas ĉi tie por detrui ĉiujn viajn antaŭjuĝojn pri Meksiko 🙂
December 27, 2024 at 1:20 PM
Jam estas la 3-a tago, ke mi manĝas la kristnaskajn manĝaĵojn. Vegetaranoj ŝatos, ke la sola besto en ĉi tiu plado estas salikoko. Meksikanoj ja manĝas viandon kristnaske, sed mia familio malriĉas. Ni manĝas "rusan salaton" (terpomo, karoto, pizoj, majonezo). Ĉu ĝi fakte rusas?
December 26, 2024 at 8:23 PM
Jen mi antaŭ kelkaj semajnoj kun unu el miaj kapuĉpuloveroj kaj mia kovrilo. (Jes, mi afiŝas stultaĵojn ĉe Instagramo 😂)
December 21, 2024 at 12:25 AM
Hodiaŭ en via plej ŝatata sekcio "Kio estas sur la skribtabulo de Fanjo?"
Aŭtoro de la desegnetoj: mia nevo.
December 20, 2024 at 8:00 PM
La Agile-manifesto estas plena atako al aŭtismuloj 😂
December 18, 2024 at 5:35 PM
Mi ĉiam havas strangaĵojn sur mia tabulo kaj esperas, ke miaj genevoj demandos, kio feke estas tio. Ĉi-foje mi havas regulajn esprimojn. (La desegnetojn faris mia nevo kaj mi neniam forigas ilin.)
December 15, 2024 at 8:58 PM
Ĉu vi iam atentis la kantotekstojn de salsaj kantoj? 😭
December 1, 2024 at 12:05 AM
Mi neniam demandis al viro, ĉu mi aspektas dika, ĉar miaopinie tio estas sensenca demando, sed mi demandas al ChatGPT, ĉu mia kodo estas terura/malbela 🥹
November 30, 2024 at 4:12 PM
Mi kun la unuamondaj esperantistoj: Ni estu granda rondo familia 😇
Mi kun la latinamerikaj esperantistoj: Ni faru Esperantan orgion 😈
November 18, 2024 at 4:43 PM