Fanjo 😈
fanjo.bsky.social
Fanjo 😈
@fanjo.bsky.social
Eterna imperiestro de Esperantujo kaj Meksiko 🇲🇽
Mi havis belorusan mentoron kaj ni priparolis nur teknikaĵojn. Nur ĝis la fino de mia staĝo ni ekparolis pri niaj vivoj. Ĉiuj miaj studentoj estas latinamerikanoj. Mi eĉ organizis neoficialan kunvenon kun ili nur por konatiĝi kaj klaĉumi, ĉar ni latinamerikanoj tiel amikiĝas.
September 12, 2025 at 5:50 PM
Mi ĵus ekzamenis studenton pri BDD kaj Cucumber. Mi nervoziĝis, sed mi eĉ donis al ŝi scion kaj konsilojn. Tago 19-a: miaj studentoj ankoraŭ ne rimarkas, ke mi tute ne scias, kion mi faras 😂
September 12, 2025 at 5:41 PM
Mia koramiko havas multegajn amikojn, do mi finfine vivas la kutime plenkreskulajn spertojn. Ekzemple, ni estas invititaj al geedziĝo. Mi neniam estis invitita al geedziĝo de amikoj, nur de familianoj. Mi havas 3 monatojn por akiri adekvatan robon 😅
September 11, 2025 at 1:11 PM
Mi nun havas 8 studentojn:
1 venezuelano, 2 meksikanoj kaj 5 argentinanoj.
1 virino, 7 viroj.
7 lernas JavaScript+WebdriverIO, 1 lernas Python+Playwright.

Ĉi tiu sperto multe malfacilas por mi pro mia manko de organizaj kaj sociaj kapabloj. Mi tamen multege ĝuas ĝin 🥲
September 11, 2025 at 1:41 AM
Mi neniam vere deziris havi gefilo(j)n, sed nun mi multe pripensas tiun eblon, ĉar mi tre amas mian koramikon. Freneze. Ni preĝu por nova denaskulo estontece (sed ne tro baldaŭ) 😂
September 11, 2025 at 1:19 AM
Hodiaŭ mi konatiĝis kun pli da miaj studentoj. Ni vidis unu la alian per kamerao. Mi estis la nura virino. Unu el ili demandis al mia estro: "Kiu estos nia mentoro?" Mi pensis: "Ĉu nekredeblas, ke virino instruos al vi? Mi ja aspektas dolĉa, sed neniu suferigos vin kiel mi." 😈
August 27, 2025 at 7:31 PM
Mi antaŭ seksumado: Mi malŝaltos la komputilon, ĉar tiu brueto ĝenas min.

Mia koramiko: Kiu brueto? Mi aŭdas nenion.

Kaj mi ankoraŭ ne volas akcepti, ke mi aŭtismas 😂
August 27, 2025 at 7:22 PM
Hodiaŭ mi ekhavis mian unuan studenton. Li lernos JavaScript kaj WebdriverIO. Mi antaŭĝojas esti severa trejnisto, sed mi precipe ĝojas ne plu partopreni stultajn Scrum-kunvenojn 😁
August 25, 2025 at 4:52 PM
Mia koramiko diris al siaj amikoj, ke mi estas aŭtismulo. Unue mi sentis min strange, eĉ iom kolere, ĉar mi ne permesis tion, sed nun mi liberas por ne plu ŝajnigi. Estas bele. Krome la amikoj konsentis, ke mia aŭtismo estas tiel evidenta, ke ĝi neniam vere estis sekreto 😂
August 24, 2025 at 2:40 PM
Kiom mia koramiko kaj mi fidas unu la alian? Nu, mi rakontis al li, ke dum miaj danclecionoj mi neintence tuŝis ies penison kaj poste tiu ulo sendis al mi mesaĝon. Nun ni multe ridas kune kaj li mokeme avertas min: "bonvole tuŝu nenies penison".
August 23, 2025 at 5:57 PM
Mia koramiko ŝatas nigrajn virinojn, sed mi ne zorgas ĉar li diras, ke mi havas korpon de nigrulino. Li diras, ke mi estas lia "blanka nigrulino" 😂 (Mi ne taksas min blanka, sed mi ja estas laŭ la meksika vidpunkto.)
August 23, 2025 at 5:07 PM
Amikino de mia koramiko demandis al li: "Hej, ĉu via koramikino havas Asperger-sindromon?" Kaj mi kredis, ke mi bone kaŝas ĝin 😂
August 23, 2025 at 4:58 PM
Estas malfacile klarigi mian laboron al uloj ekstere de la fako. Taksiisto demandis pri kio mi laboras kaj mi respondis: "mi estas ia programisto" (fakte mi estas aŭtomatigisto de testoj). Li diris: "ho, vi estas hacker, ĉu?" Mi ekŝatis. De nun mi diros, ke mi estas "hacker".
August 22, 2025 at 6:54 PM
Se vi ŝatas aŭtomatajn testojn kaj parolas la hispanan, jen mia blogo 😊 spenalozacortes.github.io/posts/2025-0...
August 22, 2025 at 3:24 PM
Mia koramiko ŝatas mian voĉon kaj petis, ke mi parolu dum amorado. Mi demandis "kion vi volas aŭdi?" kaj li respondis "ion ajn", do mi elparolis F = ma, E = mc^2 kaj V = RI. Mi provis rememori la leĝon pri universala gravito kaj la kulomban leĝon, sed malsukcesis 😔
August 8, 2025 at 7:25 PM
Dum almenaŭ la sekvaj 2 monatoj mi trejnos la novajn staĝantojn en mia laborejo. Mi timas, sed mi ekscitiĝas. Mi ja volis iĝi ia instruisto iam en mia vivo kaj scivolis, kia instruisto mi estos. Mi kredas, ke mi estos severega trejnisto, sed ankaŭ mojosega 😈
August 8, 2025 at 7:06 PM
Mi facile pasigis 10 jarojn sen seksumado, sed nun mi seksumas preskaŭ ĉiutage kaj eĉ plurajn fojojn tage. Tio konfirmas mian teorion, ke mi havas nur 2 eblajn agordojn: aŭ monaĥino aŭ nimfomaniulo.
July 31, 2025 at 1:29 PM
Mia panjo kaj mi ridas, ĉar mi kreis ĥaoson amante eksterlandanojn, sed mi finfine koramikiĝis kun ulo el mia naskiĝurbo 😂
July 31, 2025 at 1:08 PM
Mi serĉas mian ekskoramikon nur por kaŝe ŝteli liajn ludlistojn, ĉar malgraŭ ĉio, li havas perfektan muzikguston.
July 29, 2025 at 8:44 PM
Mi multfoje dubas, ĉu mi fakte estas neŭrodiverĝa, sed tiam mi rememoras, ke mi pasigis duonhoron observante la mariskarabojn en mia ĝardeno kvazaŭ mi neniam antaŭe vidis tiajn insektojn, babilante al ili kaj pensante "kiom belaj!". Mi preskaŭ ploris.
July 29, 2025 at 6:04 PM
Antaŭ 1 jaro mi havis nek laboron, nek amikojn (realvive), nek koramikon. Mi estis deprimita kaj kredis, ke mi estos sola mian tutan vivon. Nun mi havas ĉion kaj estas malfacile kredi tion. Mi volas diri, ke se vi nun travivas malfacilan tempon, ĉio eblas kaj ĉiam estas espero 💚
July 29, 2025 at 4:15 PM
Oni pensus kontraŭe, sed ju pli mi feliĉas, des pli mi aŭskultas metalrokon kaj des pli ĝi estas malhela, forta, demona, timiga, freneza, skandala.
July 27, 2025 at 7:47 PM
Mi lastatempe feliĉas kaj ne plu povas elpensi miajn klasikajn ruzajn skribaĵojn. Mi eble estas kiel tiaj muzikistoj, kiuj ekhavas romantikajn rilatojn, ĉesas esti malfeliĉegaj kaj ne plu povas verki bonan muzikon.
July 27, 2025 at 7:29 PM
Feliĉan Tagon de Esperanto, karaj! 💚
July 26, 2025 at 10:51 PM
Mia vizaĝo kiam mi ĝuste direktis kanton je la unua provo ludante la videoludon The Legend of Zelda: The Wind Waker kaj mia koramiko ekkriis "vi estas perfekta!" kaj rigardis min per amemaj okuloj: 😳
July 15, 2025 at 3:38 PM