Vanege
vanege.bsky.social
Vanege
@vanege.bsky.social
Saluton! Mi kreas aferojn en #Esperanto kaj #Globasa. Mi volas popularigi la uzadon de helplingvoj ĉar ili helpas homojn esprimi sin. https://www.youtube.com/@VanegeEsperanto
Ŝajne DeepL komprenas "ri" sed ĝi ofte sentas sin devigita elekti genran pronomon kiam ĝi tradukas al la Angla (uzante genrajn stereotipojn). Eble ĝi simple estas trejnita por ne ofendi malamantojn de genroneŭtra pronomo.
November 5, 2025 at 3:54 PM
La angla afiŝo estas pli nova sed havas pli da upoj.
Ŝajnas ke legantoj de /r/Esperanto ne vere povas legi Esperanton.
Aŭ simple ke por sukcesi en Reddit, oni bezonas aldoni bildon.
November 5, 2025 at 11:53 AM
DeepL nun subtenas Esperanton. Ankoraŭ estas plibonigindaĵoj sed la rezulto estas certe multe pli bona ol Google Translate. (Multe malpli da inventitaj vortoj.)
November 4, 2025 at 7:46 PM
Tia afero ĉiutage montras al mi ke Discord ne estas kompetente programita.
November 3, 2025 at 9:57 AM
Nun estas moskitoj en Islando.
Turismo falos. 📉
November 2, 2025 at 5:38 PM
Mi ŝategas uzi Playwright. Aŭtomatigi ĉion en la interreto estas kiel esti sorĉisto kaj estro de armeo samtempe.
April 11, 2025 at 10:09 AM