Inigo Montoya
banner
inig0m0nt0ya.bsky.social
Inigo Montoya
@inig0m0nt0ya.bsky.social
Vulpo kuras,
La kampanuloj tintas.
En la arbaroj, ŝajnas tiel laŭta.
Kio estas tiel grava ?
Mia edzino lernis lingvon kreitan pro la serio "House of the Dragon" (High Valyrian).
Tiu ĉi vere estas malfacila kun 6 deklinacioj por la nomoj, 3 por la adjektivoj, 2 kategorioj por la verboj...

Nun, ŝi volus, ke mi lernu ĝin ankaŭ por havi interparolanton 😅😅

#Esperanto
December 18, 2025 at 8:03 PM
Antaŭ kelkaj monatoj, mi malkovris tiun grupon : Tautumeitas.

Samokaze, mi eltrovis, ke la latva lingvo estas lingvo tre bela kaj muzika, ne sufiĉe konata miaopinie.

#Esperanto

youtu.be/ZJHm0YFeEiE?...
Tautumeitas, Renārs Kaupers - Muoseņa (Official Music Video)
YouTube video by Tautumeitas
youtu.be
October 30, 2025 at 10:50 AM
Mi ĵus legis la lastan volumon de la serio Asteriks.

Malgraŭ la forpaso de siaj du kreintoj, tiu komikso ankoraŭ estas tre komika kaj moderna.

#Esperanto
October 29, 2025 at 9:55 AM
Mi vizitis la stacidomon de Limoĝo, urbo precipe konita pro sia produktado de porcelanaĵoj. Kaj tiu ĉi certe estas la plej bela stacidomo, kion mi iam ajn vidis.

#Esperanto
October 28, 2025 at 9:32 AM
Mi ŝakludis kontraŭ roboton de Chess .com.
Kiam la komputilo analizis la matĉon, ĝi konsideris, ke mi ludis tiun ĉi matĉon kiel ludanto kun Elo-nombro de 2400.
Mi neniam atingis kaj atingos tiun nivelon. Mi pensas, ke la komputilo provas flati min...

#Esperanto
October 27, 2025 at 9:18 AM
Kelkfoje, memoraĵoj, simplaj kaj malgravaj, eterne fiksiĝas en via memoro.

Sufiĉas bruo, vorto aŭ odoro por reaktivigi ilin, eĉ post multaj jaroj, kvazaŭ ĉio okazis hieraŭ...

#Esperanto
October 26, 2025 at 3:47 PM
Mi uzis Grok por krei animaciojn de kelkaj desegnaĵoj, kiujn mi faris.

La rezulto estas amuza.

Jen ekzemplo per mia profilbildo.

#Esperanto
August 18, 2025 at 3:29 PM
Dum la somero, mi eltrovis ludolibrojn en librovendejo.

Mi ludis per tiaj libroj kiam mi estis juna, dum la jaroj 80-aj.

Mi estis saĝa kaj mi nur aĉetis 2 el ili.

Hodiaŭ, mi denove povas esti ĝoje mortigita de ĉiaj monstroj sur mia sofo, mia sieĝo, en mia lito...

Kia plezuro! 😁

#Esperanto
August 16, 2025 at 8:14 PM
Eĉ la hundoj ankoraŭ ĝuas la bonajn tagojn de tiu somero.

Baldaŭ, kun Septembro, la rutina ĉiutago rekomenciĝos kaj, rapide, la aŭtuno frapos je nia pordo.

#Esperanto
August 15, 2025 at 2:19 PM
Eta defio dum la somero...

youtu.be/LSSNBKUzER8?...

#Esperanto
8 10 15 75 58 78
YouTube video by Peter Scheifot
youtu.be
July 14, 2025 at 6:59 AM
Nun mi ĝuas la trankvilecon de mia bieno okaze de la unuaj tagoj de miaj ferioj.

Tie, en la herbejoj, nur estas aŭdeblaj la vento, la birdoj kaj la insektoj.

Tiu ĉi loko estas izolita for de la tempo kaj de la mondo. Mi ŝategas ĝin.

#Esperanto
July 13, 2025 at 10:00 PM
Mi faras eksperimenton : mi alŝutas tiun foton, kiun mi mem kreis per AI, al ĉiuj miaj sociaj retoj.

Kaj mi atendos por ekscii, ĉu ĝi reaperos kvazaŭ atesto de la ekzistado de unukornuloj.

Jes... Tio ridigas min... 😁

#Esperanto
June 23, 2025 at 5:59 PM
Kiam mi veturis sur vojo inter kampoj, mi vidis ian etan tornadon pasantan apud mia aŭto.

Mi haltigis la aŭton kaj ekprenis mian poŝtelefonon tamen la fenomeno jam malfortiĝis...

#Esperanto
May 22, 2025 at 9:12 PM
Infane, mi kutimis desegni sur diversaj paperoj kiam mi enuis en lernejo.

Hodiaŭ, mi rimarkas, ke mi ankoraŭ faras tion dum tro longedaŭraj kunsidoj. 😁

#Esperanto
May 20, 2025 at 2:35 PM
Lasu min diri ion.

Mi malŝategas la ulojn insidemajn, malicajn, arogantajn kaj insultemajn.
Mi pli malŝategas, kiam ili trudas sian ĉeeston en mia hejmo.

Tiuj perfiduloj povus ŝanĝi vin en malbonulon : oni ne frotiĝas al malpureco sen malpuriĝi!

😠

#Esperanto
May 9, 2025 at 10:09 PM
La tuta universo estas en la okulo de mia kato.

#Esperanto
May 8, 2025 at 9:19 PM
Nuntempe, la suno brilas dum preskaŭ la tuta tago kaj, malgraŭ la nokta malvarmeco, varmigas la teron.

Iom post iom, la Naturo vekiĝas kaj ekkovras la vestiĝojn de mia vintra ĝardeno.

La printempo alvenas!

#Esperanto
February 15, 2025 at 11:02 PM
Ni vizitis hodiaŭ butikojn, kiuj proponis kelkajn belegajn varojn. Iuj el tiuj ĉi estis mane faritaj de lokaj metiistoj.

Ni ĉiuj trovis ion tiel senutilan, kiel aĉetindan. Mi certas, ke tiu turbo plibeligos mian skribotablon... 😁

Tiaj tagoj plezurigas min.

#Esperanto
December 27, 2024 at 5:30 PM
Ĉiam estas, post la festo, ia nostalgia momento.

Mi sidas sole, en la verando. Mi rigardas la kristarbon kaj la beletajn ornamaĵojn, brilantajn, kaj mi pripensas, ke ĉio ĉi baldaŭ finiĝos.

Feliĉe la tagoj, de nun, longiĝos kaj la hela sezono ne plu estas tiel fora.

#Esperanto
December 26, 2024 at 5:35 PM
Ĝojan Kristnaskon al ĉiuj!

#Esperanto
December 24, 2024 at 8:34 AM
Kelkaj etaj vampiroj fotitaj de proksime... 🦇🔍

#Esperanto
December 22, 2024 at 10:40 PM
Mi ekzerciĝas ankoraŭ en desegnado. Longa estos la vojo... 😅

#Esperanto
December 22, 2024 at 12:58 AM
Estas momentoj simplaj, per kiuj tago estas bona.

Ekzemple, kiam vi vidas stelon brilantan en la ĉielo inter la tago kaj la nokto.

#Esperanto
December 19, 2024 at 8:50 PM
Kiam mi sendas poŝtkarton aŭ leteron al iu, mi ofte metas ankaŭ en la koverton ion, kion nur la ricevonto povos aprezi.

Mia filo estas ŝatanto de la televidserio "Doctor Who" kaj de la aktoro David Tennant.

Do...

#Esperanto #DrWho #DoktoroKiu
December 19, 2024 at 12:51 AM
Ĉi-matene, kiam mi alvenis al la oficejo, mi rimarkis, ke mi forgesis mian komputilon hejme.

Do mi reiris hejmen.

Tiam, priserĉante miajn poŝojn, mi komprenis, ke mi lasis la ŝlosilojn de mia hejmo sur mia skribotablo... en mia oficejo.

La tago estos longedaŭra...

#Esperanto
December 16, 2024 at 2:12 PM