Emmanuel Bosquet
emmanuelbosquet.bsky.social
Emmanuel Bosquet
@emmanuelbosquet.bsky.social
Esperanto, cookies & code
Mi reprovis kaj denove la ilo rompiĝis. Ŝajne kelkaj demandoj estas malpermesataj.
August 12, 2025 at 9:22 PM
Mi babilis kun GPT5 pri iu mezepoka konflikto de Henri 2 kontraù siaj familianoj => mirindaj respondoj pri Feŭdismo kaj kiel ŝtatoj anstataùigis reĝlandoj.

Mi demandis ĉu Usono povas eviti diktaturon hodiaù, ĉar ĝi ja neniam havis ĝin antaùe => GPT5 rompiĝas.
August 12, 2025 at 9:12 PM
Mia frato donacis al mi lernolibrojn de la eŭska lingvo. Mi volas lerni almenaŭ iom, ĉar mi trairos Eŭskion dum mia pilgrimado al Sankta Jakobo de Kompostelo.
December 25, 2024 at 1:55 PM
Eble vi memoras pri tiu herboteo-skatolo. Mi alportis ĝin hejmen post Eo-aranĝo, antaŭ pli ol dek jaroj.
Panjo konservis la skatolon, replenigante ĝin je herboteo.

Hodiaŭ mia paĉjo konfuziĝis kaj forĵetis ĝin en la rubujon.
Panjo KRIIS tra la tuta domo pro kolero.

Kiel iras Kristnasko ĉe vi?
December 24, 2024 at 11:30 PM
Tamen, longa vorto :-/

ĉu oni do legos papiliojn ? Aù papiliaĵojn ?

intertempe, la verbo "papilii" jam havas duan signifon O_o"
November 20, 2024 at 2:06 AM